La matematikaj prapatroj de Christer Kiselman

Mi defendis mian doktoran diserta^jon la 3-an de decembro 1966 ^ce la Stokholma Universitato. Mia konsilanto tie dum la jaroj 1961-1964 estis

Lars Hörmander

Mi auskultis liajn lekciojn pri partaj diferencialaj ekvacioj autune de 1961 kaj printempe de 1962 kaj poste liajn lekciojn pri analitikaj funkcioj de pluraj kompleksaj variabloj autune de 1962 kaj printempe de 1963. Hörmander nun estas emerita profesoro ^ce la Lunda Universitato. Li defendis sian doktoran disertacion en 1955. Lia konsilanto estis

Marcel Riesz (1886-1969)

Li estis profesoro ^ce la Lunda Universitato kaj ricevis sian doktorecon en 1912 ^ce la Budape^sta Universitato kun

Lipót Fejér (1880-1959)

kiel konsilanto. Fejér ricevis sian doktorecon ^ce la Budape^sta Universitato en 1902. Lia konsilanto estis

Karl Hermann Amandus Schwarz (1843-1921)

Schwarz ricevis sian doktorecon en 1864. Lia konsilanto estis

Karl Theodor Wilhelm Weierstrass (1815-1897)

Schwarz auskultis la lekciojn de Weierstrass pri Integra Analitiko en 1861. Weierstrass ricevis honoran doktorecon de la Universitato en Königsberg en 1854; ni tial ne povas diri ke li havis doktoran konsilanton. Li tamen studis matematikon konsilate de Gudermann en 1838-1840.
Tiu informo estas parte bazita sur la Matematika genealogia projekto de Steve Butcher, Patricia R. Allaire kaj Harry B. Coonce. Koran dankon!

André Martineau (1930-1972)

invitis min labori en la Universitato de Nico dum la akademia jaro 1967-68. Ankau li tre influis min. Mi provis resumi miajn memorojn pri li kaj pri nia komuna jaro en franclingva noto, kiu estas legebla en la reto kiel DVI-dosiero, kiel PostScript-dosiero kaj kiel PDF-dosiero.
Christer Kiselman, 2000 10 01. Al la hejmpa^go de Kiselman. Komputilreta adreso: kiselman@math.uu.se