ESPERANTOLOGIA KONFERENCO

Sub la aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Centro por esploro kaj dokumentado pri mondaj lingvoproblemoj (CED)

*** EK 2012 ***

CONFERENCE ON ESPERANTO STUDIES

Under the auspices of the Universal Esperanto Association (UEA) and the Center For Research and Documentation on World Language Problems (CED)

La Universala Esperanto-Asocio kaj la Centro por esploro kaj dokumentado pri la monda lingvoproblemo aranĝos la 35-an konferencon pri esperantologio en Hanojo, Vjetnamio.

Lingvo: Esperanto.

Tempo: 2012-08-02   14:00—18:00.

Loko: La kongresejo de la Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo.

Partoprenontoj: Ĉiu aliĝinto al la Universala Kongreso rajtas partopreni.

Programo

Resumoj ĉi-malsupre.

Organizantoj, komisiite de UEA kaj CED:
Christer Kiselman, gastprofesoro; membro de la Akademio de Esperanto; membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj.
Adreso: Upsala Universitato, Instituto por informadika teknologio, Poŝtkesto 337, SE-751 05 Uppsala, Svedio;
Retpoŝta adreso: kiselman@it.uu.se; christer@kiselman.eu
kaj
Mélanie Maradan, tradukisto kaj terminologiisto nun vivanta en Berlino. Ŝi estas UEA-komisiito pri terminologiaj instancoj. Retpoŝta adreso: melmaradan@yahoo.fr


Publikigaĵo

UEA kaj CED planas eldoni volumon kun la prezentoj.

Resumoj

Esperantigo de personaj nomoj kaj loknomoj: la kazo de Vjetnamio — Resumo

NGUYEN Xuan Thu

Dank' al la progreso de interreto, esperanto estas pli kaj pli parolata je monda skalo. Legi la personajn nomojn kaj loknomojn ne plu sufiĉas. Oni volas voĉe elparoli ilin. Por plejparto de eŭropaj landoj tiu procezo estis matura, pro tio ke esperanto estas konstruita surbaze de eŭropaj lingvoj. Por landoj el aliaj kontinentoj, inkluzive Vjetnamio, restas pripensindaj problemoj: ĉu esperantigendas personaj nomoj? Ĉu esperantigi ĉiujn loknomojn, aŭ nur kelkajn famkonatajn nomojn? La preleganto provas prezenti sian vidpunkton pri litera kaj/aŭ fonetika transskribo de vjetnamaj nomoj — personaj kaj geografiaj, kaj esperantigo de vjetnamaj personaj nomoj.

Nguyen Xuan Thu estas emerita farmaciisto. Li naskiĝis je 1932-08-23 kaj esperantistiĝis en 1957. Li estas membro de UEA kaj kunlaboranto de edukado.net. Membro de la listo La bona lingvo. Membro de la Centra Komitato de Vjetnama Esperanto-Asocio, Estro de Trejna subkomisiono de Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA). UK-97a LKK-ano pri Informado kaj gazetara servo. Kunkompilanto kaj redaktanto de aperonta Granda Esperanto-Vjetnama Vortaro. Redaktoro de retpaĝaro de VEA.

Retpoŝta adreso: autuno32@gmail.com

Stratadreso: 70 B20a Kim Lien, Dong Da, Hanojo, VN.   Telefonnumero: +84—4-35274547

Dekonstruado de esperanta frazeologio — Resumo

KADOJA Hidenori

En ĉi tiu raporto mi diskutos pri la teoria bazo de esperanta frazeologio. En ĉiu kampo de esperantologio la enhavo de studoj devas kontribui al la evoluo de esperanto en nia socio kaj la movado por pliuniversaligi esperanton. Alivorte esperantologio devas konformigi sian bazon al la ideologioj kiujn esperanto mem kiel movado enhavas. Tio estas la unua kaj decida diferenco kompare kun frazeologioj de neplanlingvoj, kiuj estas studataj de lingvistoj per ordinara lingvistika metodo. Tie oni povas trovi konfronton inter regulismo kaj priskribismo. La temo de ĉi tiu raporto estas analizi la konfronton, kaj montri kia esperantologio, inkluzive de esperanta frazeologio, devas esti kaj funkcii.

Kadoja Hidenori estas naskita en 1970. Li estas prelegisto en Cujama Ŝtata Kolegio de Teknologio en Japanio kaj ĉefredaktoro de la fakgazeto Syakaigengogaku (Sociolingvistiko) ekde 2001.

Ĉefverkoj

Sociolingvistiko de alfabetismo, 2010, Tôkyô.
"De lingvaj rajtoj al planlingvo". En: Maŝiko Hidenori (red.), Lingvo, povo, diskriminacio. Emancipado de informo — malfortuloj el la vidpunkto de lingva rajto, pp. 107—130. Tôkyô, 2006.

Kontaktadreso (oficejo): 708-8509, Tuyama-si, Numa, JP-624-1, Japanio.

Retpoŝta adreso: kadoya@tsuyama-ct.ac.jp

Esperanto-movado en Indonezio: ĉu io lastatempa? — Resumo

Heidi GOES

Oni povus supozi ke la esperanto-movado en Indonezio, kiu en la lastaj jaroj pli kaj pli viglas kaj kreskas, estas io lastatempa. Jes, antaŭ kelkaj jaroj estis nur kelkaj unuopaj esperantistoj en Indonezio, dum nun estas centoj, kaj ankaŭ ekzistas kelkaj kluboj. Tamen jam antaŭ pli ol cent jaroj, en la komenco de la 20-a jarcento, estis esperantistoj sur la teritorio de la nuna Indonezio. La pioniroj en la tiama Nederlanda Hindio estis eksterlandanoj, precipe nederlandanoj kaj britoj, kiuj venis tien kiel diversspecaj oficistoj, oficiroj, instruistoj kaj maristoj. Tamen ne tre longe post tio, ankaŭ pli kaj pli da indiĝenoj komencis lerni esperanton kaj krei klubojn.

Inter 1925 kaj la dua mondmilito la movado en Nederlanda Hindio, kvankam eble ne tre granda, estis tre vigla, kaj inter la envenintoj, kaj inter la lokanoj. Precipe Liem Tjong Hie estis tre aktiva. La movado vigliĝis plurflanke: aperis revuoj, (lerno)libroj kaj artikoloj, okazis kursoj sur pluraj insuloj, fondiĝis kluboj kaj asocioj kaj oni propagandis diversmaniere kaj sukcese. Pro la dua mondmilito tiu vigla movado disfalis.

Post la sendependiĝo la movado denove ekfloris sub la gvido de la indonezianino Rankajo Chailan Sjamsoe Datoe Toemenggoeng, helpata de malnovaj esperantistoj. En 1952 ŝi starigis Indonezian Universalan Esperanto-Asocion, poste nomitan Indonezia Esperanto-Asocio. Plejparto el la movado en la sekva jardeko en Indonezio iniciatiĝis pro ŝia laboro, sed ankaŭ Liem Tjong Hie daŭre laboris kaj eldonis, ankaŭ en la postaj jardekoj. Konkretaj agadoj konsistis el starigo de kursoj, kaj sinsekve de kluboj en la grandaj urboj sur diversaj insuloj, kaj de eldono de revuoj, lernolibroj kaj vortaroj. La movado kulminis dum la unua Konferenco en aprilo 1960 en Ĝakarto. Bedaŭrinde en 1962 sinjorino Toemenggoeng forpasis, kaj en la sama periodo ankaŭ la esperanto-movado. Tamen la esploroj malkaŝis ke ne pro ŝia forpaso, sed pro politikaj kaŭzoj la movado tute forvelkis por pluraj jardekoj.

Heidi Goes naskiĝis je 1976-03-15 en Oostende, studis afrikajn lingvojn kaj kulturojn de 1995 ĝis 1999 kaj poste evolukunlaboradon (1999—2001) kaj agrikulturan evoluadon (2001—2002) en la universitato de Gento, patriniĝis en majo 1997 kaj loĝas de septembro 2000 en Bruĝo.

Ŝi esperantistiĝis en septembro 1990. Naŭ jarojn poste ŝi finverkis licenciulan disertaĵon pri la esperanto-movado en Afriko, post esploroj en bibliotekoj kaj surloke en Tanzanio kaj Togolando. Ŝi aktivas en la loka bruĝa kaj en la vegetarana esperanto-movado. En junio 2007 aperis ĉe UEA ŝia libro Afero de espero pri la historio de la esperanto-movado en Afriko, bazita sur la menciita disertaĵo kaj novaj bibliotekaj esploroj. Ekde tiam ŝi esploras pri la historio de la esperanto-movado en Indonezio, pri kio jam aperis tri artikoloj en Esperanto en Azio.

En novembro 2009, septembro – oktobro 2010 kaj julio 2012 ŝi vojaĝis por instrui kaj esplori en Indonezio. Ŝi instruis aŭ enkondukis esperanton al centoj da indonezianoj de diversaj aĝoj. Pliaj centoj aŭ miloj da indonezianoj informiĝis pri esperanto pro la diskonigo pri la kursoj en la reto kaj en lokaj gazetoj. Dum tiuj vojaĝoj ŝi ankaŭ kontaktis lokajn esperanto-pionirojn aŭ ties infanojn, kaj esploris en lokaj kaj nacia bibliotekoj. Prepare al la unua instruvojaĝo ŝi kunkompilis kaj kunredaktis novan, modernan ŝlosilon por indonezianoj, Kunci Esperanto, kiun UEA publikigis en oktobro 2009.

Retpoŝte: heidi.goes@gmail.com

Kiel niaj pensoj vortiĝas? Kiun semantikan modelon sekvas esperanto? — Resumo

KOUTNY Ilona

Esperanto lanĉiĝis kun iom pli ol 900-elementa vortlisto bazita sur la vortprovizo de eŭropaj lingvoj kaj evoluis al plenfunkcia lingvo, uzata kaj influata fare de diverslingvanoj en la tuta mondo. Ĉu esperanto sekvas iujn specialajn semantikajn skemojn? Ĉu niaj vortoj estas motivitaj? Kiomgrade esperanto spegulas la semantikan sistemon de siaj fontolingvoj kaj kiomgrade elformis propran aŭtonoman sistemon? Al tiuj ĉi kaj similaj demandoj serĉas respondon la aŭtorino en sia prelego.

Koutny Ilona naskiĝis en Hungario kaj ekde 1997 vivas en Pollando. Ŝi diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio, poste doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (HU) kaj habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznan (PL). Ŝi instruis ĉe la Esperanto-fako de Eötvös Universitato. Nun ŝi estas profesoro kaj estras la Ugro-Finnan Katedron de UAM. Ŝi fondis en 1997 kaj gvidas ankaŭ la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn ĉe UAM, kie ŝi prelegadas pri esperanta lingvistiko kaj komunikado. Ŝi okupiĝis pri komputa lingvistiko, redaktis la Hungaran-esperantan vortaron (1996, kun I. Szerdahelyi), la Hungaran-polan temvortaron (2000 kun koleginoj) kaj tri temvortaretojn kun ekzercoj en angla-esperanta-hungara versio. ŝi esploras pragmalingvistikon kaj la rilaton de lingvo kaj kulturo. Membro de la Akademio de Esperanto.

Retposŝta adreso: ikoutny@amu.edu.pl

Retpaĝaro: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

La esperantologiaj principoj de Eugen Wüster — Resumo

Mélanie MARADAN

"Reprenu viajn multajn paperaĵojn! Tio ne estus presebla." Tian leteron de profesoro ricevis Eugen Wüster (1898—1977) rilate sian manuskripton por disertaĵo. Malgraŭ tiu unue forte malfavora reago, la verko poste publikiĝis, tradukiĝis kaj elĉerpiĝis. Ĝi ampleksas centojn da detale prilaboritaj paĝoj, ankoraŭ nuntempe estas konsiderata kiel la fonda bazo de la terminologia scienco kaj inspiris la kreadon de tutmonda komitato pri terminologio.

Kiamaniere ĝermis science revoluciaj ideoj ĉe juna studento? Dum sia gimnazia tempo, Wüster ricevis kontrakteton por verki koncizan esperanto-vortaron. Ĉar li ne emis supraĵe plenumi taskojn, la projekto rapide aliformiĝis en imponan dulingvan enciklopedian vortaron. Ĉi-enkonduke li skribis aron de esperantologiaj principoj (ĝusto kaj boneco de esprimo, lingva evolucio centripeta kaj centrifuga, lingvekonomia vortara principo, principoj de transskribo...), kiuj en postaj jaroj servis kiel kerno por lia internacie laŭdita disertaĵo germanlingva.

La prelego celas prezenti unuaflanke la vivon de tiu senfine laboranta kaj sindonema honora membro de UEA, je kies laborĉambropordon oni rajtis frapi nur katastrofokaze, duaflanke gravajn aspektojn de liaj esperantologiaj principoj, kaj lastaflanke la influojn de liaj priplanlingvaj spertoj super laborprincipoj por etnaj lingvoj. Praktike montriĝos interalie la enciklopedia kaj maŝinfaka vortaroj, kiuj spegulas la fruajn elstarajn atingojn de tiu pioniro de esperantologio.

Mélanie Maradan estas svisa tradukisto–terminologiisto, kiu esperantiĝis 2008 kungajninte lingvan konkurson de ĝeneva Esperanto-grupo. Ŝi laboris pri nociobazita terminologia datumbazo en la centra oficejo de la Internacia organizaĵo por normigado (ISO). Post translokiĝo de Ĝenevo al Berno kaj poste al Berlino ŝi samkampe laboris en la publika kaj privata sektoroj. Movade ŝi estas UEA-komisiito pri terminologiaj instancoj. Ŝia deziro estas plue evoluigi fakan kunlaboron kaj sciointerŝanĝojn inter esperantoparolantoj kaj oficialaj ekstermovadaj organizaĵoj kiel la Internacia informejo pri terminologio (Infoterm) kaj la teknika komitato de ISO pri terminologio (ISO/TC 37). Libertempe ŝi okupiĝas pri la terminologiaj aspektoj de Scienca Revuo.

Retpoŝta adreso: maradan@uea.org, melmaradan@yahoo.fr

La adreso de tiu ĉi paĝo estas: www.cb.uu.se/~kiselman/hanojo2012.html. Lastfoje aktualigita 2021-04-29. Al la komenca paĝo de la retejo de Christer Kiselman.