Simpozio pri interkultura komunikado

Apogata de la Sveda Akademio

SIK 2003

Symposium on Communication Across Cultural Boundaries

Supported by the Swedish Academy

Announcement in English

La Akademio de Esperanto, kunlabore kun profesoroj Sture Allén kaj Sven-Göran Malmgren de la Gotenburga Universitato, aranĝis simpozion pri interkultura komunikado en Gotenburgo, Svedio, 2003-08-02---03. La simpozion apogis finance la Sveda Akademio, fondita en 1768 de la reĝo Gustavo III, same kiel la Instituto pri la sveda lingvo de la Gotenburga Universitato.

Lingvoj: Esperanto kaj la angla.

Tempo: 2003-08-02 14:00 ĝis 2003-08-03 17:25.

Loko: Gotenburga Universitato, Instituto pri la sveda lingvo, Renströmsgatan 6, Gotenburgo, Svedio. La lekcioj okazos en la salono "Lilla hörsalen" en la domo "Humanisten".

Programo. Titoloj kaj resumoj. La programo, kun resumoj kaj listo de la partoprenintoj, estas havigebla ankaŭ ĉi tie: DVI-dosiero - PS-dosiero - PDF-dosiero.

Invititaj lekciontoj

La sekvaj personoj estis invititaj lekcii aŭ prezenti afiŝon ĉe la simpozio kaj efektive faris prezenton.

Partoprenintoj

Kvindek ok personoj partoprenis.

Personoj kiuj deziris partopreni en la simpozio estis petitaj anonci sin al Christer Kiselman plej malfrue 2003-07-15. Pluraj personoj tamen partoprenis, tute bonvenaj, anoncinte sin pli malfrue.

Programkomitato

Libro

La simpozia volumo, publikigita en julio 2005, estas akirebla ĉe KAVA-PECH.

La adreso de tiu ĉi paĝo estas: www.math.uu.se/~kiselman/sik2003eo.html. Lastfoje aktualigita 2005-07-31.