Esperantologio / Esperanto Studies / EES

ISSN 1404-4749 (komputilreta versio)

EES estis internacia revuo pri ĉiuj fenomenoj rilatantaj al Esperanto. Ĝi aperigis artikolojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto, same kiel recenzojn.

Dum la Universala Kongreso de Esperanto en Berlino en 1999 la unua kajero estis prezentita, kaj estis anoncite ke ni planas eldoni ok kajerojn. Ni faris, kvankam la ritmo montriĝis esti malpli rapida ol intencite.

La revuo estis publikigata en du formoj, tamen enhave identaj: presita sur papero kaj rete alirebla.

  1. La unua kajero, ampleksanta 80 paĝojn, estis publikigita la 26-an de julio 1999.
  2. La dua kajero, ampleksanta 64 paĝojn, enhavas tri artikolojn kaj kvar recenzojn. Ĝi aperis la 17-an de majo 2001.
  3. La tria kajero, ampleksanta 68 paĝojn, enhavas tri artikolojn kaj kvar recenzojn. Ĝi enhavas tri artikolojn kaj unu recenzon. Ĝia papera versio aperis la 23-an de julio 2005; la reta la 31-an de julio 2005. ISBN 80-85853-83-3 (papera versio).
  4. La kvara kajero, kun 102 paĝoj, enhavas kvin artikolojn kaj unu recenzon. Ĝia papera versio aperis la 25-an de julio 2009; la reta la 5-an de aŭgusto 2009. La kovrilaj paĝoj estas en aparta dosiero ĉifoje. ISBN 978-80-87169-12-4 (papera versio).
  5. La kvina kajero, ampleksanta 150 paĝojn, same enhavas kvin artikolojn kaj unu recenzon. Ĝia reta versio estis publikigita la 24-an de junio 2011; la papera versio la 23-an de julio 2011. La kovrilaj paĝoj 1,2 kaj 3, 4 estas en du apartaj dosieroj. ISBN 978-80-87169-25-4 (papera versio).
  6. La sesa kajero, ampleksanta 132 paĝojn, enhavas ses artikolojn, tri en esperanto kaj tri en la angla. Ĝia reta versio estis publikigita 2013-05-15; la papera versio 2013-05-06. La kovrilaj paĝoj 1, 4 kaj 2, 3 estas en du apartaj dosieroj. ISBN 978-80-87169-43-8 (papera versio).
  7. La sepa kajero, ampleksanta 127 paĝojn, enhavas kvin originalajn studojn, el kiuj du en esperanto, du en la angla kaj unu en la germana. Krome aperas unu recenzo en esperanto. Ĝia papera versio estis publikigita en 2015; la reta versio 2017-05-03. La kovrilaj paĝoj 1, 4 kaj 2, 3 estas en du apartaj dosieroj. ISBN 978-80-87169-54-4 (papera versio).
  8. La oka kajero, ampleksanta 70 paĝojn, enhavas dek memorigajn tekstojn, el kiuj ok en esperanto kaj du en la angla. Krome aperas tri recenzoj, el kiuj du estas en esperanto kaj unu en la germana. Ĝia papera versio estis publikigita 2018-04-16; la reta versio 2018-12-30. La kovrila paĝo 1, la kovrila paĝo 2, la kovrila paĝo 3 kaj la kovrila paĝo 4 estas en kvar apartaj dosieroj. ISBN 978-80-87169-87-2 (papera versio); ISSN 1404-4749 (reta versio).
La ok kajeroj ampleksas kune 793 paĝojn. Pli detala statistiko aperis en la oka kajero, paĝo 46.

Paperaj ekzempleroj de la unuaj du kajeroj estas akireblaj de Universala Esperanto Asocio aŭ de la redaktoro. Paperaj ekzempleroj de la tria ĝis oka kajeroj estas vendataj de KAVA-PECH.

La elektronikan version publikigis Upsala Universitato sub la respondeco de Ingrid Maier. Ĝi estas alirebla ĉe la retadreso http://www.cb.uu.se/esperanto

Ĉiu aŭtoro rajtas verki aldonajn notojn al sia jam publikigita artikolo. Tiuj aldonoj povos enhavi korektojn, komentojn kaj novajn referencojn.

La revuo estis ia daŭrigo de la iama revuo Esperantologio, kiun redaktis Paul Neergaard dum la jaroj 1949–1961.


Esperantologio / Esperanto Studies / EES

ISSN 1404-4749 (electronic version)
EES was an international journal on all phenomena relating to Esperanto. It published articles based on original studies of the linguistic, historical, literary, psychological, sociological, and political aspects of Esperanto as well as reviews.

During the World Congress of Esperanto in Berlin in 1999 the first issue was presented and it was announced that we planned to publish eight issues. We did, although the rhythm turned out to be slower than anticipated.

The journal was published in two versions, which are identical in content: a print version and an electronic version.

  1. The first issue, comprising 80 pages, was published on 1999 July 26.
  2. The second issue, comprising 64 pages, was published on 2001 May 17. It contains three articles and four reviews.
  3. The third issue, comprising 68 pages, was published in its paper form on 2005 July 23, and in its electronic form on 2005 July 31. It contains three articles and one review. ISBN 80-85853-83-3 (print version).
  4. The fourth issue, with 102 pages, was published in its paper form on 2009 July 25, and in its electronic form on 2009 August 5. It contains five articles and one review. The cover pages are in another file this time. ISBN 978-80-87169-12-4 (print version).
  5. The fifth issue, comprising 150 pages, also contains five articles and one review. It was published in its electronic form on 2011 June 24, and on paper on 20011 July 23. The cover pages 1, 2 and 3, 4 are in two separate files. ISBN 978-80-87169-25-4 (print version).
  6. The sixth issue, comprising 132 pages, contains six articles, three in English and three in Esperanto. It was published on paper on 2013 May 06 and in its electronic form on 2013 May 15. The cover pages 1, 4 and 2, 3 are in two other files. ISBN 978-80-87169-43-8 (print version).
  7. The seventh issue, comprising 127 pages, contains five original studies, of which two are in Esperanto, two in English, and one in German. There is one review, in Esperanto. It was published on paper in 2015 and in its electronic form on 2017 May 03. The cover pages 1, 4 and 2, 3 are in two separate files. ISBN 978-80-87169-54-4 (print version).
  8. The eighth issue, comprising 70 pages, contains ten obituaries of which eight are in Esperanto and two in English. In addition, there are three reviews of which two are in Esperanto and one is in German. It was published on paper on 2018 April 16 and in its electronic form on 2018 December 30. The first cover page, the second cover page, the third cover page, and the fourth cover page are in four separate files. ISBN 978-80-87169-87-2 (print versio); ISSN 1404-4749 (electronic version).
A total of 793 pages were published. For detailed statistics, see the eighth issue, page 46.

Paper copies of the first two issues can be obtained from Universala Esperanto Asocio or from the editor. Paper copies of the third through eighth issues are sold by KAVA-PECH.

The electronic version was published by Uppsala University under the responsibility of Ingrid Maier. It is available at the URL http://www.cb.uu.se/esperanto

Every author may add an appendix to her or his published paper. Such appendices may contain corrections, comments, and new references.


Redaktoro / Editor

Redakta komitato por EES 5—8 / Editorial Board for EES 5—8 Redakta komitato por EES 1—4 / Editorial Board for EES 1—4

Detlev Blanke, José Borges Neto, Probal Dasgupta, Michel Duc Goninaz, Gotoo Hitosi, Edmund T. Grimley Evans, Ilona Koutny, Erich-Dieter Krause, Sergej Kuznecov, Jouko Lindstedt, Haitao Liu, Ingrid Maier, Geraldo Mattos, Marc van Oostendorp, Sergio Pokrovskij, Humphrey Tonkin, John C. Wells, Yamasaki Seikô.

Kiel atingi la redaktoron / How to reach the editor

Christer Kiselman
Upsala Universitato, Instituto por informadika teknologio
Poŝtkesto 337
SE-751 05 Uppsala, Svedio
Retadresoj: kiselman@it.uu.se, christer@kiselman.eu
Telefonoj: +46 18 4717849 (oficejen); +46 18 300708 (hejmen); +46 708 870708 (poŝa telefono).
URL: http://www.cb.uu.se/~kiselman


La retadreso de tiu ĉi paĝo estas / The Internet address of this page is: http://www.cb.uu.se/esperanto.
Christer Kiselman; lastfoje aktualigita 2018-12-30.